Karl Beckmann
El Vikipedio
Karl BECKMANN (1906-1997), multjara prezidinto kaj honora prezidanto de Aŭstria E-ista Federacio, mortis je la 2-a de majo. E-isto ekde 1921, li gvidis post Leopold Grimme en la Pedagogia Instituto de Vieno E-kursojn por instruistoj kaj estris la E-komisionon. Ekde 1973 li kontribuis al la E-elsendoj de Radio Aŭstria Internacia per traduko de entute 450 semajnaj komentarioj kaj per pli ol 400 propraj felietonoj pri Aŭstrio. Li verkis la broŝuron Superrigardo pri Aŭstrio kaj kunredaktis la dulingvan artikolaron Esperanto survoje (1984).