Karl Frenckell
El Vikipedio
Karl FRENCKELL, von (frenkel), finnlandano, konsulo, dipl. inĝ., bankestro. Nask. 11-a de aprilo. 1880 en Helsinki. Prez. de la ES en Dresden, 1909-19. Dum jaroj afergvidanta sekr. de GEA. Ambaŭ societojn li kondukis tre lerte kaj diplomate tra multaj krizoj. Prez. de UK en Helsinki, 1922. Aranĝinto de int. antaŭkongresoj en Dresden, 1911 kaj 1921. Dumviva membro de UEA. Eldonis: Dresdenaj E Sciigoj, verkis artikolojn. Lastatempe laboras speciale por Rotary.