Karola Strato
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio Prago > Malnova Urbo > La Karola Strato < Turismo
La Karola Strato (Karlova ulice), kiam Praha ankoraŭ havis nur unu ponton - la Karolan ponton - estis unu el la ĉefaj stratoj. Tra ĝi marŝadis la ceremoniaj kronad-procesioj al la Kastelo. El artisma vidpunkto la plej interesa estas la domo n-ro 175/3 "Ĉe la ora puto" (U zlaté studně), kun barokaj reliefoj sur la fasado de skulptisto J. O. Mayer (1701). Menciinda estas ankaŭ la domo n-ro 181/16 "Ĉe ora serpento", kie oni en la jaro 1714 malfermis la unuan kafejon en Praha.