Kastaneo
El Vikipedio
??Kastaneo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kultiva kastaneo
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
Castanea alnifolia - Arbusta kastaneo* |
||||||||||||
|
||||||||||||
|
La kastaneo (Castanea) estas genro de arboj kaj trunkarbustoj kun defalemaj, dentaj folioj, kun virseksaj floroj en longaj, staraj amentoj, kaj kun inseksaj floroj ĝenerale triope ĉirkaŭitaj de involukro, kiu - post fekundiĝo de la floro - iĝas ledeca, multadorna, globa frunkto malfermiĝanta per kvar valoj kaj enhavanta tri akenojn (kaŝtanojn); dek specioj en la mezvarmaj partoj de la norda hemisfero, kelkaj kultivataj por fruktoj manĝataj kuiritaj aŭ por ligno uzata i.a. en lignaĵarto.[1]
Etimologio de la nomo estas la latina vorto "castanea", memdevena de la helena "kastanon". Tiu nomo aludus al la urbo Kastanon, en Thessalio fame en antikveco por la kvalito de la kaŝtanoj tie rikoltitaj. Ĝi prefere kreskas en Mediteraneaj regionoj, sed ankaŭ iom pli norde.
La vivdaŭro de povas esti ege granda: la plej fama kaŝtanujo: Il Castagno dei Cento Cavalli (la kaŝtanujo je cent ĉevaloj) en la komunmo Sant'Alfio en Sicilio (sur la deklivoj de Etna) aĝus laŭdire inter 2 000 kaj 4 000 jarojn.
Ekonomia rolo:
En regionoj kiel Périgord, suda Svisio, Korsiko, Italio, maronoj (la manĝeblaj fruktoj de kastaneo, precipe la kultiva kastaneo) iam estis la ĉefa nutrofonto.