Kaszás Attila
El Vikipedio
Kaszás [kosaŝ] Attila, konsultanto, esperantisto. Kaszás Attila naskiĝis la 17-an de marto 1968 en Budapeŝto. Li finstudis politikajn sciencojn, historion kaj Esperanton ĉe la universitato ELTE en 1991. En la Esperanto-movado li estis estrarano de HEJ kaj de TEJO, LKK-prezidanto de la 55a IJK en Veszprém (urbo), Hungario. Laboris ĉe registaraj instancoj, NRO-oj kaj komercaj entreprenoj en diversaj kampoj, kiel ekz. junularpolitiko, ekologia manaĝado, internaciaj rilatoj. Nuntempe li laboras kiel konsultanto estrante la firmaon Eutéka [1]. Li estas edziĝinta, havas filon Petar kaj vivas en Budapeŝto.