Katalogo de la Esperanto-Gazetaro
El Vikipedio
Katalogo de la Esperanto-Gazetaro estas 168-paĝa libro publikigita en 1934. Kompilis kaj komentariis József Takács, reviziis kaj kompletigis Paul Tarnow.
- Ĝi estas ne nur utila, valora, necesa, dokumenta, sed ankaŭ interesa. Ni trovas la titolojn de la esperantistaj gazetoj kaj folietoj de gazetoj, kiuj enhavis esperantajn rubrikojn kaj de gazetoj de la diversaj mondlingvoj. Oni povas aparte trovi, en kiuj lokoj kaj landoj aperis la nomitaj, kaj statistikon pri 1276 gazetoj el 59 landoj kaj 459 lokoj.
(P. B., Lingvo, Libro, 1934, paĝo 58.)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |