Kati Kovács
El Vikipedio
KOVÁCS Kati (kova’ĉ kati) (24-an de oktobro 1944 Eger- ) estas sukcesa hungara kantistino.
Ŝi en la gimnazio kantis kun amatora muzikgrupo kantojn de Little Richard. Tiutempe interesis ŝin la ĵazo, tiel ŝi provis imiti la prezentan stilon de Ella Fitzgerald.
En 1965 ŝi venkis en la tutlanda konkurso "Ki mit tud? " (Kiu kion scias?). Tiu venko destinis sian tutan vivon, igi ŝin landkonata, tre populara.
Li sukcesegis en 1966 en la hungara kanto- kaj dancfestivalo kun la kanto "Nem leszek a játékszered" (Mi ne iĝos via ludilo). Post tio, ŝi iĝis dufoje unua-lokumita, tio estas ŝi venkis trifoje! En 1972 ŝi venkis per kanto " Add már, Uram, az esőt!" (Donu mia Dio jam la pluvon) kaj en 1981 per "Újra otthon" (Denove hejme). Ŝia populareco estas senrompa, multaj furorkantoj estas ligita al ŝia nomo.
Plej konataj ŝlagroj (el pli ol 400 kantoj):
- Nem leszek a játékszered
- A régi ház körül
- Hull a hó a kéklő hegyeken
- Egy hamvas arcú kisgyerek (El bimbo)
- Most kéne abbahagyni
- Add már, Uram, az esőt!
- Úgy szeretném meghálálni
- Rock and roller
- Ha legközelebb látlak
- Találkozás egy régi szerelemmel
- Hol vagy Józsi?
- Menetjegy (One way ticket)
- Átmentem a szivárvány alatt
- Elfutok, elmegyek
- Várlak
- Te kékszemű
[redaktu] Filmludoj
Ŝi rolludis en la filmo Ünnepnapok (Festotagoj), en 1967. Poste ŝi aperis en la filmoj kiel Eltávozott nap (Forpasita tago) kaj Fejlövés (Kapopafo), pro la ludoj en tiuj ŝi ricevis en 1968 la premion por la plej bona virina ĉefrolulo! Samjare ĉefrolis en la filmoj A hamis Izabella, Fényes szelek kaj Holdudvar.
Post la aktorin deflankiĝo, ŝi revenis al la kantoj, film-kantoj, sed ŝi rolludis eĉ en teatraĵoj.
Ŝi gvidis kun aktoro Péter Haumann dum du jaroj (2001-2002) la programon „Slágertévé” (Ŝlagrotovo), en kiu ili kun granda entuziasmo amuzigis la spektantojn.
Ŝi aperis kun kanto en la filmo Boldog születésnapot (Feliĉan naskiĝtagon), prezentita dum la Hungara Filmobservo de 2003.
Ŝi estas konata gasto en la televidaj programoj kiel kantistino.
[redaktu] Aliaĵoj
Ŝi iĝis venkinto en la Internacia Kantofestivalo (en Drezdeno) en 1972, poste samjare venkis la Festivalojn de Kantri-kantoj (Castlebar, Irlando). Ŝi iĝis elektita la plej populara kantistino en la GDR, en 1974, kaj stelulo de la jaro en Anglio (Music Week). Ŝi estis tiom populara en orienta Germanio, Pollando, Bulgario, ke oni organizis por ŝi apartan ŝoprogramon.
[redaktu] Distingoj
- nivela premio de la Hungara radio kaj Televido- sesfoje
- Premio de la Tutlanda Sindikata Konsilio en 1980
- Premio Franz Liszt en 1986
- Kruceto de Honorordeno de la Hungara Respubliko en 1994.