Kazerno
El Vikipedio
Kazerno estas konstanta loĝejo de soldatoj aŭ anoj de armeece organizita polico, iulande ankaŭ de fajrobrigado.
La vorto origine devenas de la latina vorto castrum (= armea tendaro). Ĝi eble trairis la araban lingvon, en kiu ĝi iĝis qasr (قصر), kaj tra eŭropaj lingvoj venis al Esperanto. Kazernoj kutime estas en urboj kaj tiel ankaŭ gardas (protektas aŭ regas) ilin; tiaj urboj nomiĝas garnizonejoj.
Kazernoj certigas ekster-deĵoran disponeblecon de soldatoj kaj reduktas la tempon por kunvoki ilin en okazo de bezono. Kutime ili ampleksas ne nur loĝejojn (dormejojn), sed ankaŭ administrejojn, eble ankaŭ instalaĵojn por medicina zorgo pri la soldatoj.