Kazimierz Malycha
El Vikipedio
Kazimierz MALYCHA (naskiĝis 1900 - mortis la 25-an de marto 1988 en Bydgoszcz) estis esperantisto de 1920 kaj honora membro de Pola Esperanto-Asocio.
En la periodo 1955 - 1985 li aperigis ĉ. 10000 noticojn pri Esperanto en Ilustrowany Kurier Polski, la organo de la pola Demokrata Partio, kies vicĉefredaktoro li estis; li krome aktivis diverspostene en la landa movado kaj en MEM.