Kazo
El Vikipedio
Kazo estas ĉiu el la diversaj formoj, kiujn en kelkaj lingvoj alprenas nomoj laŭ sia gramatika rolo.
En Esperanto ekzistas nur du kazoj: nominativo (ekz.: "umo") kaj akuzativo (ekz.: "umon").
Kazo estas gramatika kategorio de nomo, esprimanta rilaton de la per ĝi reprezentata objekto al aliaj objektoj aŭ agoj, kaj sekve, la frazan rolon de la koncerna nomo rilate al la aliaj frazanoj. Tian ĝeneralan kazon povas esprimi fleksiilo (kion implicas la ĉi-supra difino, la plej ofta interpreto) aŭ prepozicio (en analiza kazo) aŭ pozicio ktp. Ĉiuj nomstrukturaj lingvoj havas ian „objektan kazon“ aŭ „dativon“, sed esprimas ilin diverse.
- Gramatika kazo
- Abstrakta kazo (ankaŭ ĉe genera sintakso)
- deklinacio
- pluralo
- singularo