Helpo:Kiel krei paĝon
El Vikipedio
Sur ĉiu paĝo de Vikipedio estas supre ligilo "Redaktu". Se vi alklakas ĝin, la teksto de la paĝo aperas en fenestro, en kiu vi povas fari viajn aldonojn aŭ ŝanĝojn. Se vi volas aldoni novan artikolon pri nova temo, skribu ĝian nomon kaj aldonu ĉirkaŭ tiu nomo paron de duoblaj rektaj krampoj. Poste alklaku malsupre la ligilon "Antaŭrigardu" por vidi ĉu la paĝo aspektas ĝuste. Se jes, alklaku "Konservu". La paĝo kun via ŝanĝo registriĝos, kaj post la registriĝo aperos demandosigno "?" (aŭ la vorto aperos substrekita ruĝe anstataŭ blue, depende de via navigilo kaj de viaj personaj elektoj) post tiu nomo (vorto, frazo). Tio signifas, ke neniu paĝo jam ekzistas pri tiu temo. Alklako de la demandsigno (aŭ de la ruĝe aperanta vorto) malfermos fenestron, en kiu vi povos verki vian tekston kaj registri ĝin per "Konservu". La saman rezulton vi povas ankaŭ atingi tajpante en la URL-fenestro la titolon de via verkota artikolo post http://eo.wikipedia.org/wiki/. ekzemple : http://eo.wikipedia.org/wiki/Titolo_de_verkota_artikolo. Sed atentu tiukaze ke la artikolo povas esti preskaŭ netrovebla se nenio ligas al ĝi. Preferinde estas deiri de jam ekzistanta artikolo kies temo iel rilatas (ekzemple ekverki pri "Hundo" deirante de "Karnovoro")
Do, unue en la Hejmpaĝo trovu la temon, kiu plej rilatas al via artikolo, kaj alklaku ĝin. Kiam vi trovos la ĝustan paĝon aldonu vian temon per la metodo priskribita supre. Fine alklaku la aperintan demandsignon kaj enmetu vian artikolon.
Ankaŭ vidu: Kiel redakti paĝon por lerni kiel redakti, kaj Nomoj de titoloj por bone elekti la nomojn de viaj novaj artikoloj.
Vi povas libere eksperimenti aŭ traduki X-sistemajn tekstojn al unikodo, uzante la