Knoppix
El Vikipedio
Knoppix [knOpiks] estas libera derivaĵo de Linukso. Ĝi estas rulebla senpere de nur-lega lumdisko (KD aŭ DVD). Evoluigis ĝin Klaus Knopper, kies nomo donis la nomon de la sistemo, kaj aro da aliaj programistoj.
Versio 5.2 estis prezentita en foiro CeBIT 2007 kaj unuafoje enhavis la tridimensian fenestroregilon Beryl.
Enhavo |
[redaktu] Apartaĵoj
Tre utila eco de Knoppix estas, ke eblas ruli Linukson kaj tiel testi komputilon pri Linuks-taŭgeco, sen iel modifi la diskon de la komputilo. Plia utilaĵo estas la kapablo aŭtomate rekoni aparatajn partojn de la komputilo dum la ekrulado.
Krom ruli na Knoppix de lumdisko eblas ankaŭ instali ĝin sur interna magnetdisko.
Helpe de la procezil-simulilo QEMU eblas ruli na Knoppix el Vindozo.
[redaktu] Derivaĵoj
Ĉar Knoppix estas libera, ĉiu rajtas krei derivaĵojn kun aldonaj kapabloj. Kutime ankaŭ ili ruleblas de lumdisko.
- Accelerated KNOPPIX – ekrulas en maksimume 60 sekundoj de lumdisko
- Berry Linŭ estas japana distribuaĵo kombinanta na Knoppix kun Fedora Core.
- conservix Por longdaŭra storado de cifereca kulturo
- Damn Small Linŭ – nur 50 MB
- Dreamlinŭ – kombinas kapablojn de Knoppix, Morphix, Kanotix.
- GamesKnoppix (ludoj)
- Gnoppix – kun la grafika interfaco GNOME
- Grml programoj negrafikaj
- INSERT (Inside Security Rescue Toolkit), por savo de damaĝitaj sistemoj
- Kanotix – la tekniko de Knoppix surbaze de Debian
- Kaella [1], Knoppix en la franca lingvo
- Knoppicillin
- Knoppix STD (= Security Tools Distribution) por analizo de virusaj atakoj
- LAMPPIX
- Lŭos
- LG3D LiveCD
- Morphix – por produkti ruleblajn lumdiskojn
- Oralŭ – por vid-handikapuloj
- Quantian
- siegfried – hejma ret-servilo
- Typo3-Live – dokument-/enhav-organiza sistemo Typo3 sur lumdisko
- WHAX (iam Whoppix), nun baziĝas sur SLAX.
- Xfld
[redaktu] Versioj
Version | Datum |
---|---|
2.1 | 14-a de marto 2002 |
2.2 | 27-a de julio 2002 |
3.1 | 19-a de januaro 2003 |
3.2 | 26-a de julio 2003 |
3.3 | 16-a de februaro 2004 |
3.4 | 17-a de majo 2004 |
3.5 | 20-a de junio 2004 |
3.6 | 16-a de aŭgusto 2004 |
3.7 | 8-a de decembro 2004 |
3.8 | 10-a de marto 2005 |
3.8.1 | 12-a de aprilo 2005 |
3.8.2 | 17-a de majo 2005 |
3.9 | 1-a de junio 2005 |
4.0 | 22-a de junio 2005 |
4.0.1 | 28-a de aŭgusto 2005 |
4.0.2 | 24-a de septembro 2005 |
5.0 | 9-a de marto 2006 |
5.0.1 | 2-a de junio 2006 |
5.1.0 | 30-a de decembro 2006 |
5.1.1 | 4-a de januaro 2007 |
5.2 | je CeBIT 2007 (ne deŝutebla) |
[redaktu] Literaturo
- Hattenhauer, Rainer: Das große Buch Knoppix, Data Becker Verlag, 2003, ISBN 3815825199
- Immler, Christian; Immler, Walter: Knoppix 4.0 m. DVD, Franzis-Verlag, 2005, ISBN
- Immler, Christian; Immler, Walter: Knoppix 4.0 m. CD, Franzis-Verlag, 2005, ISBN 377237185X
- Kyle Rankin: Knoppix Hacks, O’Reilly Verlag, 2005, ISBN
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- „Knoppix kompakt“ – Kurseto ĉe Galileo Computing (PDF, senkoste deŝutebla)