Koblenz
El Vikipedio
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Distrikto: | Sendistrikta Urbo |
Areo: | 105,01 km² |
Loĝantaro: | 107.064 (01-01-2005) |
Loĝantara denseco: | 1.020 loĝantoj po km² |
Alto: | 60 m super Marnivelo |
Geografia situo: | 50° 22′ N; 07° 36′ E Mapo |
Licencplato: | KO |
Poŝtkodo: | 56001 - 56077 |
Retejo: | www.koblenz.de |
Retpoŝto: | internet@stadt-koblenz.de |
Koblenz (Koblenco) estas urbo en Germanio, situante ĉe la elfuejo de Mozelo kaj Rejno kaj apartenas al Rejnlando-Palatinato. Kun 107.064 loĝantoj (januaro 2005) ĝi estas la kvara plej granda urbo de ĉi tiu federacia lando, de kiu ĝi estis inter 1947 kaj 1950 la ĉefurbo. La nomo de la urbo referencas al ĝia situo: Ĝi devenas de la latina confluentes, kunfluaĵo. La plej granda parto de la urbu situas sur la maldekstra Rejnbordo.
Sur la punkto kie Rejno kaj Mozelo kunfluas troviĝas das Deutsche Eck (la Germana Angulo) kun granda monumento kiu estas starigita honore al imperiestro Vilhelmo la 1-a kaj kie ekde 1993 estas replikaĵo de lia en 1945 detruita rajdantostatuo. La nomo de ĉi tiu monumento referencas al la Germana Ordeno, la krucistordeno kiu depost jarcentoj havis posedaĵojn sur ĉi tiu loko. La Deutschherrenhaus (Germansinjorojdomo) de ĉu tiu ordeno ankoraŭ estas sendifekta.
Sur la dekstra bordo de la Rejno situas fortikaĵo Ehrenbreitstein, iam post Ĝibraltaro la dua plej granda rokfortreso de Eŭropo.
De la multaj pontoj en Koblenz la plej malnova, la Balduinponto trans la Mozelo, estas el la 14-a jarcento. De ponto trans la Rejno kiu estis konstruita de Romianoj en la 1-a jarcento a.K. oni retovis restaĵojn.