Diskuto:Kolombio
El Vikipedio
[redaktu] Ni ekdiskutu
Ŝajnas al mi ke la antaŭa paĝo (tiu kiu parolis pri geriloj, ktp), ne montras objektive la landon. Pro tio mi klopodas meti informojn iomete pli detalan kaj neŭtralan... kvankam, mi konfesu, ankaŭ iom pirata...
[redaktu] Medeĝino aŭ Medeĵino
Mi pensas ke la vorto "Medellín" devas esti tradukata kiel "Medeĝino".
Tamen, kelkloke mi vidis la formon "Medeĵino".
Kiun ni uzu? Kion vi opinias? Ĉu kun "ĝo" aŭ kun "ĵo"?
En la hispana (tiel kiel ĝi estas prononcata en Hispanio) la sonoj "ll" kaj "y" estas diferencaj. Ekzemple: "calle" aŭ "llave" kaj "ya" aŭ "yeso" aŭ "yacimiento". La unua ("ll") ekzistas en tre malmultaj lingvoj (hispana, portugala,...). Kvankam temas pri speco de "l" (/ l /), ĝia sono estas iom simila al la alia ("y"). La fonetika simbolo por "y" estas / j /. Kiel oni vidas, temas tie ĉi pri ekzakte la sama "j" kiel en Esperanto. Tio estas, preskaŭ ĉiujn "y" el la hispana oni povus plej fidele transigi al Esperanto per "j", ne per "ĝ" nek per "ĵ", ĉar la sonoj "ĝ" kaj "ĵ" estas ambaŭ fremdaj al la hispana lingvo. La fonetika simbolo por la sono "ll" estas inversigita "y" (kiun oni ne povas reprezenti kun ordinara klavaro). Ekzistas nuntempe en Hispanio la tendenco fare de multegaj parolantoj ne plu uzi la originan sonon "ll", sed anstataŭi ĝin parole per la sono "y", tio estas, / j /. Mi ne scias ĉu en la amerikaj landoj oni ankoraŭ prononcas la sonon "ll" aŭ ĉu okazas same kiel en Hispanio lastatempe, sed tial ke la sono "ll" de la hispana ne ekzistas en Esperanto, kaj ke la sonoj de ambaŭ estas tiom similaj, ŝajnas al mi ke la plej bona solvo por transigo al Esperanto de ambaŭ grafismoj ("y" kaj "ll") estus la simpla "j" (/ j /). Tial nek "Medeĝino" nek "Medeĵino", sed plej bone "Medejino".
J.
[redaktu] Ĉu la Keĉua estas oficiala lingvo en Kolombio?
En la artikolo oni legas tion. Kolombia estas tiel mirinda ke ĉio pavas okazi. Tamen, mi -kolombiano- neniam aŭdis pri tiu oficialigo. Lasu min aldoni ke en Kolombio oni entute ne parolas la keĉuan...