Kolimboj
El Vikipedio
Kolimboj estas komuna nomo por kvin specoj de birdoj de la familio de Gaviedoj, nome:
- Pacifika kolimbo Gavia pacifica de arkta Nordameriko.
- Arkta kolimbo Gavia arctica de norda Eŭropo.
- Ruĝgorĝa kolimbo Gavia stellata.
- Granda kolimbo Gavia immer de suda Kanado.
- Blankbeka kolimbo Gavia adamsii.
Kolimboj ŝajnas grandaj anasoj, sed al ili tute ne rilatas.
La plumaro estas ĉu griza ĉu nigra kaj ili havas pintan bekon.
Ili naĝas kaj flugas bone, sed surtere ne bone funkcias.
Ili manĝas akvajn bestetojn, ĉefe fiŝetojn. Ili naĝas trankvile por vidi ilin antaŭ merĝi. Do, ili preferas trankvilajn lagajn akvojn. Sed vintre ili marumas. La nestojn faras apudakve. Foje la paro daŭras dumvive, tio estas ĉirkaŭ 30 jaroj.