Komercista E-Unio
El Vikipedio
KEU, Komercista E-Unio. Fondis: okt. 1922 sub nomo E Komercista Grupo W. Ranft, bankoficisto en Dresden. Celo: enkonduko de E en komercon kaj industrion per la apliko praktika de E en la komercado mem. La unua tasko estis, proponi la servojn de KEU al la E-istoj, por havi interesatojn por plej diversaj varoj. Post kiam tio estis sukcese farita, oni sin turnis al fabrikoj transdoninta la ofertpetojn kaj mendojn skribitajn en E. Konvinkite per tiaj praktikaj sugestoj, multaj firmoj ekuzadis E-n en la korespondado, aperigis diversajn reklamilojn, mendis anoncon en la ofert-bulteno de KEU La Komerco, (aperanta 3-4 foje jare). KEU facis propagandon precipe por germanaj varoj. Adreso: Dresden-Radebeul, Friedrich August Str. 4.