Komitato de UEA
El Vikipedio
UEA > Komitato de UEA
La Komitato estas la supera organo de UEA.
Enhavo |
[redaktu] Historio
Origine "Komitato" estis la nomo de la Estraro, sed en 1920 la nova statuto disigis inter Komitato kaj Komisiono (poste: Estraro). La Komitato ekde tiam kunvenas unufoje en la jaro, dum la Universala Kongreso (antaŭ 1934 dum la "Kongreso de UEA"). Dum la cetero de la jaro la Komitato laboras perpoŝte.
Laŭ la statuto de 34, la Komitato nomiĝis enkonduke ankaŭ Centra Komitato de UEA (art. 36), kvankam la teksto cetere parolis nur pri Komitato.
La Ĝeneva UEA (1936-1947) havis ĝis 1938 nur "provizoran Komitaton", kiu funkciis samtempe kiel Estraro. Nur en 1938 estis elektita nova Komitato, kaj en 1939 nova Estraro. Internacia Esperanto-Ligo plufunkciigis la malnovajn UEA-komitatanojn kaj nur en 1938 elektis novan Komitaton.
[redaktu] Elekto
La komitatanoj havas trijaran oficiperiodon. Ekzistas tri manieroj eniri la Komitaton:
- Komitatanon A nomas la landaj asocioj proporcie al la membronombro; tiuj komitatanoj estas la plej multaj. Landa Asocio rajtas nomi unu komitatanon por ĉiu komencita milo da aliĝintaj membroj de tiu Landa Asocio.
- Komitatanon B elektas la individuaj membroj; po komencita milo da individuaj membroj unu persono.
- Komitatano C estas elektita de komitatanoj A kaj B por havi en la Komitato personojn kun aparte bezonataj spertoj; ĝis maksimumo kvarono de la tuta nombro.
Krome la kunsidojn partoprenas observantoj, kiuj reprezentas en la Komitato la landajn asociojn kun malpli ol cent membroj.
[redaktu] Taskoj
La Komitato havas a) la rajtojn kaj devojn, kiujn la nederlanda leĝo donas al la "ĝenerala kunveno de membroj" (aŭ ties reprezentantoj), kiel ekz. elekti la Estraron, kaj b) ceterajn rajtojn kaj devojn donitajn de la statuto de UEA.
[redaktu] Komitatanoj de UEA laŭ oficperiodoj
|
![]() |
---|---|
1920-24 • 1924-28 • 1928-31 • 1931-34 • 1934-36 Ĝeneva UEA: "Provizora Komitato" 1936-38 • 1938-47 Internacia Esperanto-Ligo: IEL 1936-38 • IEL 1938-47 1947-50 • 1950-53 • 1953-56 • 1956-59 • 1959-62 • 1962-64 • 1964-67 • 1967-69 • 1969-71 • 1971-74 • 1974-77 • 1977-80 • 1980-83 • 1983-86 • 1986-89 • 1989-92 • 1992-95 • 1995-98 • 1998-2001 • 2001-04 • 2004-07 |
|
Esperanto • UEA |