Komoda varano
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngKomoda varano Konserva statuso: Vundebla |
||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Varanus komodoensis Ouwens, 1912 |
La komoda varano aŭ komodo-varano (Varanus komodoensis) aŭ alinome komoda estas la plej granda vivanta lacerta specio, apartenanta al varanedoj (Varanidae). Ĝi vivas sur Komodo kaj kelkaj najbaraj insuloj de la indonezia Malgrand-Sundaj insuloj. Ĝi estas forte protektita besto.
Ĝi povas longi ĝis 3 m, pezi ĝis 130 kg, aĝi eĉ 100 jarojn. la komoda varano ofte fosas kavon, profundan je 9 m kaj tie ĝi demetas la ovojn, kiuj eloviĝas en aprilo aŭ majo. La noveloviĝintaj idoj longas ĉ. 45 cm kaj vivas kelkajn monatojn sur arboj.
La plenkreskaj komodaj varanoj kanibalismas la malpli grandajn, kelkfoje eĉ plenkreskajn varanojn. Ili kuras rapide, kelkfoje atakas eĉ la homon kaj mortigas lin/ŝin. Ili nutras sin ĉefe per mortintaj bestoj, kaj vagadas dumtage serĉante tiujn.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.