Kopulacio
El Vikipedio
Kopulacio (copulatio) estas seksa kuniĝo de masklo kun ino (femalo), per kio ebliĝas la reproduktado de la specio. Dum la proceso la viraj (spemoĉeloj) kaj inaj (ovolo(j)) seksaj ĉeloj kunfandiĝas interne de la generaj organoj kaj unuigas siajn nukelojn. (interna fekundigo).
(Ekstera fekundigo okazas per fekundigo de la demetitaj frajoj ĉe fiŝoj, ranoj; ĉikaze ne okazas seksa kuniĝo, nur fekundigo de la seksaj ĉeloj)
[redaktu] kopulacio de mamuloj
La mamuloj, krom la monotremuloj, havas penison por helpi la spermoĉelojn atingi la inajn ovolojn. La monotremuloj, same kiel birdoj, kunpremas la kloakojn.
La homa (malofte uzata por besta) kopulacio per peniso nomiĝas koito.
[redaktu] kopulacio de birdoj
Dum kopulacio la du birdoj kunpremas la kloakojn kaj tiel transiras la spermoĉeloj (spermatozooj) (ĉ. 2-3,5 milionoj) kiel spermo.
Apartan seksan organon havas nur la strutoj, anseroj, otidoj kaj kelkaj aliaj birdoj.
[redaktu] kopulacio en botaniko
Kopulacio signifas en la botaniko kuniĝon de seksaj elementoj, ĉu masklaj kaj femalaj ĉeloj (fekundiĝo), ĉu de du morfologie samspecaj ĉeloj.