Korea duoninsulo
El Vikipedio
Korea duoninsulo estas duoninsulo en la orienta Azio, inter la Japana kaj la Flava maroj. Ĝia areo estas ĉ. 150 mil km², longeco — ĉ. 600 km (oni ankaŭ foje konsideras la limon de Nord-Koreio esti limo de la duoninsulo, tiukaze ĝia areo estas 220 mil km²). Reliefo de la duoninsulo estas ĉefe montara, la plej alta punkto estas monto Ĉirisan (1915 m). Du trionojn de la tereno kovras arbaroj kaj arbustaroj.
Sur la Korea duoninsulo situas Respubliko Koreio (sude) kaj pli granda parto de Korea Popola Demokratia Respubliko (norde).