Korkoraksedoj
El Vikipedio
La Korkoraksedoj (Corcoracidae) estas tre malgranda familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj kun du specioj, Korkorakso Corcorax melanorhamphos, angle „Chough“, kaj Strutideo Struthidea cinerea, angle Apostlebird, en unu genro Korkorakso. Ambaŭ specioj estas endemiaj en Aŭstralio.
Sur la kampo la parenceco inter ambaŭ specioj estas senpere evidenta: ambaŭ estas alte sociemaj, pasigas multan tempon nutraĵon serĉante je specifa irmaniero tra falinta foliaro, preskaŭ konstante vokante unu al la alia; kaj ambaŭ specioj respondas al homa sintrudanto per forta forflugo al proksima arbo, kie ili atendas la finon de la perturbo, ofte proksime grupiĝante duope, triope, sinpurigante.
La angla nomo por Strutideo estas Apostlebird („Apostolbirdo“), ĉar pri apostoloj estas dirite, ke ili estas dek duope kune. Fakte la birdoj grupiĝas ses- ĝis dudekope.
[redaktu] specioj
- Korkorakso, Corcorax melanorhamphos
- Strutideo, Struthidea cinerea
[redaktu] eleksteraj ligoj
- Corcoracidae videos on the Internet Bird Collection