Królewska 41
El Vikipedio
Królewska 41. (elp. Kruleska, signifas: reĝa). Strato en Varsovio, kaj n-ro de domo en ĝi, kie loĝis dum siaj lastaj jaroj Zamenhof kaj lia edzino. En la 16-a de aprilo 1917 je la 15-a horo tie eliris la funebra ceremonio de Zamenhof (v. Entombigo de Zamenhof) kaj en la 8-a de decembro 1924 sama sed jam pli multnombra procesio de Klara Zamenhof. La infanoj: Adam kun sia familio, Sofio kaj Lidja loĝis plu tempe en tiu loĝejo. Dum ĉiu E-a okazantaĵo en Varsovio. „la Familio“ invitas la samideanaron je teo kaj aranĝis varman akcepton. Estas nun la deziro de la pola E-istaro aĉeti tiun domon kaj aranĝi tie muzeon E-an. E. WIESENFELD