Kreko
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngKreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Virbirdo en nupta plumaro
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Anas crecca Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
Vivejoj de Anas crecca en Eŭropo kaj Azio kaj
de Anas carolinensis en Nordameriko helverda = somere trovebla, malhelverda = tutjare trovebla, blua = vintre trovebla |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
Kreko aŭ krekanaso (Anas crecca) estas birdo el la anasedoj.
[redaktu] Aspekto
La kreko grandas ĉ. 35 cm, tiel ĝi estas la plej malgranda eŭropa anaso.
La masklo havas blankan strion super la kunfermita flugilo. La kapo estas kaŝtanbruna kun brilverda okulmakulo. Sur la brusto duflanke troviĝas etaj, nigraj makuloj, ĉe la vostobazo duflanke flava makulo. De m,alproksimo, la masklo aspektas malhelkapa, malgranda anaso.
La flugilspegulo (subo) de la masklo kaj femalo estas brilverda kun nigra, blanka randoj.
La femalo havas flavbrunan plumaron, kun makulita pli hela suba parto.
La flugo de la krekoj estas tre rapida, ili flugas en densa aro. Ili estas tre laxutaj, la birbirdo havas la voĉon kri-kri-kri, la inbirdo ĥapas altvoĉe.
[redaktu] vivloko
Fragmitaj lagoj, riveroj. Kreko vivas vintre en marĉoj, marbordo, riverfaŭkoj.
Ĝi nestas en marĉoj, ofte malproksime de akvo eĉ en marĉaj arbaroj.