Kruco de Mannerheim
El Vikipedio
Kruco de libereco de Mannerheim (finne: Mannerheim-risti, svede: Mannerheimkorset) estas finna armea honorigo enkondukita post Vintra milito kaj nomita laŭ marŝalo Mannerheim. Ĝi estas parto de Ordeno de kruco de libereco kaj ties portantoj rajtas uzi titolon kavaliro de Kruco de Mannerheim. Oni donas ĝin sole al soldatoj por eksterordinara kuraĝo en batalo, atingo de eksterordinare gravaj celoj de armeaj operacoj aŭ por eksterordinare bone gviditaj armeaj operacoj. La kruco havas du klasojn, la unua estis donita sole al du personoj ((Mannerheim kaj Heinrichs, ambaŭ ricevis ankaŭ krucon de la dua klaso), la dua al 191 personoj, el tio kvar dufoje (Pajari, Aho, Juutilainen kaj Wind). Ĉiuj honorigoj estis donitaj dum la dua mondmilito.