Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Web Analytics
Cookie Policy Terms and Conditions Kujawsko-Pomorskie - Vikipedio

Kujawsko-Pomorskie

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.


Bydgoszcz - urbo ĉe eŭropa rivero. Enkonduko al albumo pri la urbo ... Kio estas tio? Kia devus esti tia enkonduka albuma teksto? Ĝi devas esti kiel vizitkarto. Kiel eleganta vizitkarto, kompreneble. Ne granda. Sur bona papero. Ne krianta kaj ne troiga. Kaj fruntfaco kaj reverso. Minimumo da vortoj - maksimumo da informoj, neniaj plibeligoj, neniaj ornamaĵoj. Apenaŭ kelkaj necesaj vortoj per modesta kursiva, eventuale antikva stilo. Ĉu tio entute estas ebla? Apenaŭ kelkaj frazoj pri Bydgoszcz! Kelkaj vortoj pri 400-mila, pulsanta urbo! Oka urbo en Pollando, je pli ol 650-jara historio! Pri Bydgoszcz kun nuntempaj eblecoj, dinamiko! Pri ĝiaj, kompreneble, de tiu Bydgoszcz, ambiciaj planoj por morgaŭ kaj postmorgaŭ! Pri ĝia beleco, etoso, lokoj la plej belaj, la plej gravaj, eble interesaj, eble nekonataj, eble romantikaj ... Feliĉe albumo - tio antaŭ ĉio bildoj. Bildoj de la urbo pentritaj per sentemo de fotografikistoj, per lumo de tempoj, de tago kaj jaro, per ekspresio de kaptita strata trafiko, mastrumantaj loĝantoj, riĉeco de konstruaĵoj, stratoj, parkoj, fabrikoj, kulturaj kaj sportaj instancoj, gravaj eventoj kun amaso da trapasantoj, spektantoj, partoprenantoj, kibicantoj. Kaj ĝuste tian albumon ni celis. Antaŭ ĉio, ke ĝi estu por tiuj, kiuj ankoraŭ ne estis en nia urbo, kiuj ne konas Bydgoszcz, sed ankaŭ ja, por ĝiaj loĝantoj. Por bydgoŝĉanoj de antaŭ longe kaj por tiuj de kelkaj jaroj, kaj por estintaj loĝantoj, ankaŭ por ili. Laŭ koncepto tiu nia albumo ne deziras esti altruda reklama printaĵo: ĉe ni la plej bone, ĉe ni la plej bele, ĉe ni la plej malmultekoste, ĉe ni la plej abunde .... Ĝi estas apenaŭ, aŭ tia revas esti, mozaika bildo de viva, granda, dinamika urba organismo. Per tiaj fotografaj pecetoj, kies apartaj elementoj - fotoj formas unu bildon - BYDGOSZCZ. Ĉu estas iu aparta distingilo en la bildo de nia urbo, inter aliaj bildoj de aliaj grandaj eŭropaj urboj? Foliumante tiun albumon pri Bydgozscz atentu kiom da okupas en ĝi rivero. Kiom da estas en ĝi Brda. Jen, ĝuste. La rivero Brda kreis urbon Bydgoszcz. De historiaj komencoj la rivero Brda disvolvadis Bydgoszcz, riĉigis ĝin, ankaŭ defendis ĝin, kaj antaŭ ĉio kunligis kun aliaj urboj, kun Eŭropo, kun la mondo. Sed kiaj estis la komencoj? En XI jarcento oni starigis setlejon, kiu gardis trapason trans la rivero, sed antaŭ ĉio gardis sekurecon de navigado. Tuj apud la setlejo arkeologoj antaŭ nelonge malkovris la unuan, ankoraŭ lignan, havenan kajon. Iomete pli poste (kion signifas 300 jaroj por historio) okcidenten de la setlejo, sed ankaŭ ĉe la rivero oni difinis starigi urbon. Urbajn rajtojn Bydgoszcz ricevis de la reĝo Kazimiro la Granda la 19-an de aprilo de 1346-a jaro. Kiel decas al solida mezepoka urbo baldaŭ estis ĉirkaŭita per urbaj muroj kun pordegoj, turoj kaj fosaĵo. Sed ne de la nordo. Tie sen iuj ajn bariloj ĝi tuŝis bordojn de Brda. La rivero asekuradis loĝantojn kontraŭ eventualaj atakantoj, kaj ĝia bordo estis natura haveno por multaj barkoj, boatoj, flosoj, lignoflosiloj ktp. Ne estis do la plej digna loko por la plej grava konstruaĵo de la urbo, por ĝia sacrum, por paroka preĝejo, kiel bordo de la rivero. Kompreneble parokan preĝejon "Fara" oni starigis plej proksime al Brda, en pitoreska ĝia meandro, de kie same proksime al ĉefa placo de la urbo, nuntempa Malnova Foirplaco. Fara ekestis same kiel la urbo. De ĝia prospero, de ĝia disfloro. Kiam la komerco per greno, gudro, biero, potfaraĵoj kaj aliaj lokaj produktoj disvolviĝis la plej profite, riĉigante ankaŭ la ĉirkaŭan kujavian, palukian kaj krainan nobelaron, kiam urbo estis plej potenca, oni konstruis novan gotikan sanktejon, kaj ne senkaŭze unu el ĝiaj patronoj, S-ta Nikolao, estas ankaŭ patrono de navigistoj kaj de komercistoj. La urbo rapide transpaŝis terenon signitan per urbaj muroj. Ekonomia sukceso funkciis kiel magneto. Ĝi favoris setligadon de la urbo. Kaj kiel vi opinias, kiel ja disvolviĝis space tiu nia Bydgoszcz dum XV, XVI, XVII jarcentoj? Ĉu koncentrite ĉirkaŭ la Malnova Foirplaco kaj Urbodomo? Tamen, ne. Sufiĉas kompari historian kaj nuntempan planojn de la urbo. Bydgoszcz disvolviĝis laŭlonge de Brda rivero, okcidenten kaj orienten direkte al alia grava por ni rivero, Vistulo. Sur ambaŭ bordoj de Brda oni konstruis grenmagazenojn kun komercaj kontoroj, magazenoj, havenoj, oni starigis ankaŭ monakejojn de karmelitanoj, klarisaninoj, bernardianoj. Masonitajn domojn oni konstruis iom profundece, ĉirkaŭ Foirplaco kaj laŭlonge de regule signitaj stratetoj de nuntempa Malnova Urbo. Sur rivera insulo, tuj apud ĉe Foirplaco kaj Fara funkciis tre specifa fabriko - Reĝa Monfarejo. En la XVI jarcento monfaraj instalaĵoj en tiel nomita "varko" estis movigataj per eĉ kvin akvaj radoj, peligataj per rivera kurento. Tie ĉi oni produktis malmultekostajn "boratinkojn" kaj famajn denarojn. Kiam en la XVIII jarcento la monfarejo ĉesis funkcii, anstataŭis ĝin Reĝaj Muelejoj, kreante nuntempan karakteron de la Mueleja Insulo. Vere diversaj estis la sorto-vojoj de Bydgoszcz. Kiel en la vivo, post periodo de la sukceso, disfloro, venis periodo de stagnado, regreso, momente eĉ falo. Tiel estis post la sveda invado en la XVII jarcento, post la periodo de pestoj, okupadoj kaj destrukciaj tramarŝoj de soldatoj en la XVIII jarcento. Kune kun perdo de sendependeco de la Respubliko - urbo Bydgoszcz ankaŭ falis en klopodojn. Preskaŭ malaperis. En la jaro 1772 la urbo transiris en la prusan okupadon por plenaj 148 jaroj. Denove la urbo reviviĝis en la fino de XVIII kaj komenco de XIX jarcentoj. Favoris al tio novaj administraj solvoj, sed antaŭ ĉio, finkonstruado de Bydgoszcz-kanalo, kiu kun granda sukceso enskribiĝis en eŭropa sistemo de akvaj vojoj, funkcianta principe ĝis hodiaŭ. Kanalo malfermis novajn senlimajn eŭropajn ekonomiajn kontaktojn de Bydgoszcz kun: Berlino, Hamburgo, Antverpeno, tradicie kun Gdańsk kaj Toruń, kun Amsterdamo, ankaŭ kun Skandinavio, kaj tuta Eŭropo. Tiuj eksterordinaraj por tiuj tempoj inĝenieraj solvoj, ĝis hodiaŭ fascinas tiujn, kiuj observas malfermantajn sin akvajn pordegojn, reguligantajn akvan nivelon, kun ĉiu foje alia, mirinda, teknika sistemo. Kio estis pli poste? Freneza, impeta XIX jarcento, kaj antaŭ ĉio, ĝia dua duono. En tiu tempo kuraĝe oni povas konstati, ke preskaŭ tuta Bydgoszcz estis konstruita denove. Kaj vere tuj je tre serioza skalo. Bona situo rilate, antaŭ ĉio, al akvaj itineroj, sed ankaŭ de la duono de XIX jarcento al fervojaj kaj vojaj itineroj, favoris dinamikan evoluon de Bydgoszcz. Kiel fungoj post la pluvo aperis en la urbo grandaj fabrikoj, amasmagazenoj, riveraj havenoj. Preskaŭ ĉiuj el tiuj entreprenoj aperis je plej proksima najbareco de la rivero, ĉe ambaŭ ĝiaj bordoj. Daŭre ege grava restis kontakto kun plej grava transeŭropa trafika arterio kaj ĝia parto, kiu estis rivero Brda. Tiu peziga, moderna, brua vaporindustrio ne instigis por ekloĝadi apude. Ambaŭ bordoj de Brda, krom pli frue mastrita centro, fariĝis krudaj, malamikaj tiel, kiel respektinda, sed ne estetika admiro de panoramo kun fabrikaj haloj, kun kamenoj, tuboj, kun iuj deformitaj metalfolioj, kabloj, reloj. Jen, freneza vapor'jarcento. Tiun krudan impreson iom mildigis, pli multaj ol ie alie, lignaj barakoj de remistaj kluboj. Sed jam ŝanĝiĝas. Denove la rivero komencas formi plej atrakcian urban panoramon. Tamen i.a. de tiuj ĉeriveraj XIX-jarcentaj fabrikoj, el la profitoj de ĝi, ekestis nova centro de Bydgoszcz. Malnova urbo maljuniĝis. Domoj evidentiĝis tro modestaj, malgrandaj kaj severaj. Sur norda bordo, de la monakejo de klarisaninoj laŭ malnova itinero al Gdańsk formiĝis moderna centro de la urbo. Tuta tiu tereno kaj ankaŭ la hodiaŭa centro kun la stratoj Gdańska, Dworcowa, Mickiewicza, Chodkiewicza, Cieszkowskiego, kun Piasta Placo, Pomorska, Focha kaj multaj aliaj formiĝis apenaŭ dum daŭro de 30 jaroj. Nekredeble. Sed vere. Efektive titana konstrua evento. Kaj kia arkitekturo aperis. Impona. Tiu de la lasta kvarono de XIX jarcento, tn. neostila, kaj plej ofte eklektika, laŭ la plej bonaj stilaj tendencoj fluantaj ĉefe el Berlino, krome ofte ankaŭ kunlabore de berlinaj arkitektoj kaj, kiu scias, eble pli bela ankoraŭ, tiu de la komenco de la XX jarcento, secesia, ankaŭ devenanta el Berlino, ofte ankaŭ kreita de bydgoŝĉaj arkitektoj. Ĝuste tiam oni komencis paroli pri Bydgoszcz kiel pri "malgranda Berlin" kaj estis tio komplimento por kaj bela, kaj parenca arkitekturo, kaj ega kvanto de verdaĵoj, kaj pri la akvo en la urbo, pri la rivero, pri la lagetoj, pri la fontanoj, kaj pri la modela ordo, kaj pri ĝenerala dinamiko de la urbo. Krome de 1911-a jaro Berlin kaj Bydgoszcz ligis du ĝemelaj monumentoj de nuda sporteca knabino streĉanta pafarkon. Arkpafistino de Bydgoszcz transdaŭris. Koncepto por disvolvo de Bydgoszcz kiel urbo-ĝardenon subtenita estis post rericevo de sendependeco en 1920-a jaro. Mirakla, verda vilaa kvartalo Bielawki, en kiun jam tute antaŭnelonge oni enskribis muzikan kvartalon kun filharmonio, Muzika Akademio, muzikaj lernejoj, internulejoj. Kiel dankesprimon por rericevita libereco de la Patrujo oni starigis potencan konstruaĵaron de Baziliko de St. Vincento a Paŭlo. Tio estas nova arkitektura akcento, sed de tiam dominanta preskaŭ sur tuta urbo. Kaj ankaŭ mi dezirus paroli ankoraŭ pri nuntempo, pri teatro, pri opero, pri fabrikoj, stadionoj, altlernejoj, pri novaj loĝkvartaloj, pri ĉirkaŭaĵoj de la urbo, tiel amikecaj, arbaraj, lagaj, pri planoj, pri reveno de la urbo al la rivero... Sed, tamen, albumo, enkonduko, vizitkarto, kaj ĉio pro la rivero Brda, por rememorigi kion skribis iu bernardiano en 1604-a jaro: "Dank' al tiu bonfara rivero, la urbo venis al tia splendo kaj riĉeco, ke multaj nobeloj vidante, ke ilia posedaĵo malgrandiĝas, direktas sin al ĝi, por ke aćetante grenon kaj sendante ĝin al Gdańsk, kovru la deficiton. Civitanoj, ja, siajn filinojn donante al ili kiel edzinojn, donacas al ili nemalbonan doton. Kaj tio estas la kaŭzo, pro kiu Bydgoszcz prioritatas antaŭ ĉiuj urboj de Pola Reĝlando." Ĉio pro la rivero Brda. Albumo ankaŭ. Simple - Urbo sur la rivero .... Urbo en Eŭropo ... do, tie-ĉi!

La resumon en Esperanto de la albumo „Bydgoszcz – urbo ĉe eŭropa rivero”, eldonitan en 2003 jaro, tradukis Regina Grzębowska. www.esperanto-turismo.com

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu