Vikipedio:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo/unua propono
El Vikipedio
- Vidu ankaŭ la duan proponon por la 30000-a artikolo ĉe Vikipedio:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo/dua propono.
Granda Zimbabvo estas la moderna nomo de la ruino de suda afrika antikva urbo, trovebla en nuntempa Zimbabvo. Konstruata ekde 4-a jarcento ĝis la 15-a, ĝi estis la centro de vasta imperio konata kiel la Monomotapa Imperio kiu ampleksis areon de la modernajn statojn de Zimbabvo (kiu nomiĝis pro ĉi tiu urbo) kaj Mozambiko. Kial la urbo ruiniĝis estas ankoraŭ mistero.
En 1986, Granda Zimbabvo estiĝis loko por Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
Enhavo |
[redaktu] Nomo

La deveno de la vorto "Zimbabvo" ne estas konata, tamen ekzistas du skoloj. Ĝi eble estis mallonga formo de ziimba remabwe, ŝona termino (de ĉikaranga dialekto) kiu signifas "la granda domo konstruita de ŝtonoj". Dua teorio estas, ke Zimbabvo estas mallonga formo de "dzimba woye" signifante "respektegitaj domoj", termino ofte uzata por la domoj aŭ tombo de ĉefestroj. Nune, Granda Zimbabvo estas arĥeologia loko. La loko estas ankaŭ la nacia sanktejo de Zimbabvo kie la Zimbabva Birdo (nacia simbolo de Zimbabvo) estis trovita.
[redaktu] Priskribo
Frua eŭropa esploristo, Viçente PEGADO, Kapitano de la Portugala Garnizono de Sofalo, priskribis Zimbabvon en 1531 tiel:
- Inter la orminejoj de la enlandaj ebenaĵoj inter la riveroj Limpopo kaj Zambezi, estas fortikaĵo konstruita de ŝtonoj de mirinda grandeco, kaj ŝajne neniom da mortero kuniganta tion... Ĉi tiu konstruaĵo estas preskaŭ ĉirkaŭata de montetoj, sur kiu estas aliaj similantaj ĝin en la farado de ŝtono kaj la manko de mortero, kaj unu el ili estas turo de pli ol 12 klaftoj [22 m] alte. La denaskuloj de la lando nomas ĉi tiujn konstruaĵojn Simbaoe, kiu laŭ ilia lingvo signifas korto."
Konstruate ofte dum la periodo inter la jaroj 400 p.K. al la 15-a jarcento, la ruino ĉe Granda Zimbabvo estas iu da la plej malnovaj kaj plej grandaj konstruaĵoj situata en Subsahara Afriko. Kiam ĝi estis plej granda, oni taksas, ke la urbo enhavis 18.000 loĝantojn.
La travivintaj partoj estas konstruitaj tute el ŝtono. La ruino ampleksas 7 km2 kaj kovras radiuson proksime de 250 km. La ruino povas esti subdividata al tri distingaj arkitekturaj grupoj. Ili estas konataj kiel la Monteta Komplekso, la Vala Komplekso, kaj la fama Granda Enfermaĵo. Pli ol 300 konstruaĵoj estas trovita ĝis nun en la Granda Enfermaĵo.
La speco da ŝtonaj konstruaĵoj trovitaj ĉe la loko indikas la staton de la civitanaro. Pli komplekse stilitaj konstruaĵoj por la reĝo estis situita fore de la centro de la urbo. Oni pensas, ke ĉi tiu ago estis farita por la reĝo eviti tripanosamozon (dormada malsano). La malabundoj indikaĵoj sugestas, ke Granda Zimbabvo ankaŭ estis centro por komerco.
Neniu konas precize kial la loko estis finfine forlasita. Eble ĝi estis forlasita pro senpluveco, eble pro malsano, aŭ eble simple pro la malkresko de la ora komerco devis la popolo de la urbo trovi laboro aliloke.
[redaktu] Eŭropaj vojaĝantoj
Portugalaj komercistoj estis la unuaj eŭropaj vojaĝantoj al la ruino de la antikva urbo en la 16-a jarcento. En la 19-a jarcento, la ruino estis remalkovrita de Adam RENDERS en 1868 kaj raportis pri ĝi Karl MAUCH en 1871. Ili iĝis famaj al anglaj legantoj pro kroniko de Theodore BENT pri sezono en Zimbabvo.
[redaktu] Arkeologio ĉe la loko
La unua scienca arkeologia fosado ĉe la loko estis farita de David RANDAL-MACIVER ekde 1905 ĝis 1906. Radiokarbona analizo pruvas, ke la plej malnovaj trovitaĵoj datiĝas je la 11-a jarcento, kaj estis situitaj ĉe loko malabunde loĝita ĝis tiu tempo de la Ŝonoj.
Iu da la famaj sapŝtonaj bird-skulptaĵoj estis portitaj el Granda Zimbabvo dum 1890 kaj vendiĝis al Cecil RHODES, kiu faris kopiojn por siaj amikoj. Plejparto da la skulptaĵoj estis redonitaj al Zimbabvo, tamen iuj restis ĉe la eksa domo de Rhodes "Groote Schuur" en Kaburbo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.