Kuršėnai
El Vikipedio
Kuršėnai | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Šiauliai |
Subdistrikta Komunumo: | Šiauliai |
nombro de enloĝantoj: | 13 800 (urbo, stato 2005) |
areo (urbo): | ĉ. 11,92 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 41 |
koordinatoj: | 55° 59' Norde, 22° 56' Oriente |
Kuršėnai estas urbo ene de la subdistrikta komunumo Šiauliai kaj ankaŭ ene de la distrikto Šiauliai, en la nordo de Litovio. Ĝi troviĝas 25 kilometrojn okcidente de la distrikta centro, Šiauliai. Fakte Kuršėnai estas la plej granda urbo de la komunumo, kaj tial neoficiala centro, kvankam la administrado de la komunumo troviĝas en la urbo Šiauliai, kiu kiel insulo troviĝas meze de la komunuma teritorio, sed ne apartenas al ĝi.
Dum la jaro 2005, la urbo Kuršėnai havis 13 800 enloĝantojn - per tio ĝi havas la 25-a plej granda urbo de Litovio. n rangon inter la plej granda. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1561.
En Litovio la urbo precipe konatas pro multaj artmetiistoj, kiuj produktas argilaĵojn kaj keramikaĵojn. Tion eĉ reflektas la urba blazono, kiu montras argilan ujon. Kompreneblas, ke la urbo posedas muzeon pri keramikaĵoj.
[redaktu] Ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.