Kurt Tucholsky
El Vikipedio
Kurt TUCHOLSKY [Kurt Tuĥolski] (naskiĝis la 9-an de januaro, 1890 en Berlino, mortis la 21-an de decembro, 1935 en Göteborg, Svedio) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.
Ekde 1924 li ĉefe vivis ekster Germanio, en 1929 li fine transloĝiĝis al Svedio. Profunde afliktita pri la politika situacio en nazia Germanio li faris suicidon en 1935.
La verkaro de Tucholsky konsistas ĉefe el humuraĵoj kaj satiraĵoj. Ofte li uzis pseŭdonimojn, ekz. Kaspar Hauser, Peter Panter, Theobald Tiger kaj Ignaz Wrobel.
Erich Kästner diris pri Tucholsky: "Malgranda dika Berlinano volis per sia skribmaŝino haltigi katastrofon."
[redaktu] Listo de verkoj
- Rheinsberg : ein Bilderbuch für Verliebte (1912)
- Der Zeitsparer (1914)
- Fromme Gesänge (1919)
- Träumereien an preußischen Kaminen (1920)
- Mit 5 PS (1928)
- Das Lächeln der Mona Lisa (1929)
- Schloss Gripsholm (1931)