La Chaux-de-Fonds
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Svislando > La Chaux-de-Fonds < Urbo
La Chaux-de-Fonds (en esperanto Ĉaŭdefono) estas la tria plej granda franclingva urbo en Svislando laŭ loĝantaro (40.000), kaj la plej alte situanta en Eŭropo (1100 m), en la montaro Ĵuraso kaj la svisa Kantono Neŭŝatelo. Oni nomas ĝin "urbo de utopio", pro ĝia aŭdaca plano, la ekonomia memstareco en siatempe izolita loko, kaj la socia avangardeco. Ĝi estas ĉefurbo de horloĝa industrio.
En Ĉaŭdefono naskiĝis interalie la arkitekto Le Corbusier, la verkisto Blaise Cendrars, la inĝeniero kaj aŭtokonstruisto André Chevrolet, la sekretario de la KOMINTERN-buroo Jules-Humbert Droz. La unuaj du samjare kiel Esperanto (1887).
La urba biblioteko havas vastan interlingvistikan fakon (1968). Ekde 1975 en la urbo situas Kultura Centro Esperantista. En 1980 tie fondiĝis LF-koop, kaj en 1998 estis lanĉita Pakto por la Esperanta Civito.
En Ĉaŭdefono okazis Ido-kongreso (1972) kaj SAT-kongreso (12-19 julio 2003).