La Laborista Esperantismo
El Vikipedio
La Laborista Esperantismo estas verko de Lanti, unuafoje eldonita de SAT en 1928, 40 p. „Ĝi ne nur estas informilo por laboristaj E-istoj, sed ĝi estas iagrade ankaŭ sociologia studaĵeto, atribuanta al la SAT-movado specialan kulturhistorian signifon.“ (La Socialisto, 1929, p: 8.). La publikigo de tiu verko, interpretita de kelkaj kiel provo trudi oficialan programon al SAT, estis unu el la elementoj, kiun uzis la stalinisma opozicio por ataki la gvidantojn de SAT dum la 30aj jaroj. Plurfoje reeldonita depost 1928, ĝi aperis ankaŭ en naciaj lingvoj, interalie:
- angle (fare de Howard Stay) en 1929
- svede en 1931
- france en 1934
- germane