Lambert Poell
El Vikipedio
Lambert Johan Joseph Marie POELL (* 22-a de marto 1872, Den Bosch - † 7-a de januaro 1937, Gemert) estis katolika pastro kaj pioniro de la katolika sociala movado. Li estas rigardata kiel 3-a prezidanto de IKUE.
De 1909 ĝis sia morto li estis la religia konsultanto de "Nederlanda Katoliko", kies kunfondanto kaj unua prezidanto li estis. En 1920, okaze de la IKUE-Kongreso en Hago, li estis elektita prezidanto de Internacio Katolika, la asocio en kiun estis kunfandita IKUE dum iom pli ol unu jaro. Li rezignis kelkajn monatojn poste kaj en la lastaj vivojaroj li kunfondis kaj prosperigis la Internacian Katolikan Informejon (IKI) en Nederlando kaj estis ĝia prezidanto.