Lav-urso
El Vikipedio
Lav-urso |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Procyon lotor (Linnaeus, 1758) |
||||||||||||||
Vivareo de la Lav-urso (ruĝe)
|
Lav-urso, alinome prociono (Procyon lotor), estas rabobesto simila al malgranda urso kun longa vosto markita de koloraj ringoj. Ĝi havas delikatan, elastan flavnigran hararon. Lav-urso estas konata pro sia kutimo lavi sian nutraĵon en akvo antaŭ manĝado.
Moderntempe en Usono lav-ursoj ofte proksimiĝas al la urboj kaj eĉ aŭdacas priserĉi la rubujojn!
Oni ne konfuzu ĝin kun la prociona hundo aŭ procion-hundo (aliaj nomoj de niktereŭto).