Leopold Kronenberg
El Vikipedio
Leopold KRONENBERG (15-a de oktobro 1890 en Bochnia – 7-a de aŭgusto 1929 en Varsovio) estis pola esperantisto kaj instruisto, poste diversaj profesioj de 1921 okupis sin nur pri Esperanto. Li eldonis multajn verkojn en la pola lingvo. Liveris al la pola literaturo pere de tradukado el la Esparnta: „Derviŝoj“ de Tigr Pogosian el la araba kaj novelojn de la hungara F. Herezeg. Estis kunlaboranto kaj eldonanto de polaj gazetoj. Kun Esperanto li konatiĝis en 1909. En 1912 akiris profesia diplomon ĉe Internacia Instituto de Esperanto. Samjare li eldonis lernolibreton por memlernantoj (33.000 e-roj). En 1912 li redaktis de l' Kongresa (ĉiutaga) Bulteno. Post la Unua mondmilito li reeldonadis sian lernolibron, gvidis kursojn en diversaj urboj, (ankaŭ en profesiaj societoj), veturis tra la tuta lando kun prelegoj. En 1926 la P Eksterlanda Ministerio aranĝis E-an Presservon (agentejon) kaj li estis ĝia gvidanto. Aperis de li pli ol 100 prop. artikoloj en la plej legataj polaj gazetoj, enkondukis en multajn revuojn sisteme kursojn de E. La lastajn jarojn de sia vivo li vivtenis sin nur per la E-a agado, kaj ekkonis la veran mizeron. E. T. kaj H D E ofte publikigis liajn tre interesajn artikolojn. Entute: la plej aktiva Esperantisto en Polujo inter 1912 kaj 1929, neelĉerpebla, nelacigebla optimisto.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |