Liceo
El Vikipedio
Liceo estas supera latina kaj filozofia mezlernejo en pluraj eÅropaj landoj. La lernantoj estas nomataj liceanoj.
Origine Liceo (greke ΛÏκειον, Lykeikon) estis agrabla Äardeno ĉe Ateno, kie instruadis Aristotelo, sekve metafore ankaÅ la Aristotela skolo kaj filozofio.
[redaktu] La hodiaÅaj liceoj en Grekio
LaÅ la lerneja sistemo de Grekio eblas esti lernanto de liceo dum 3 jaroj post fino de la gimnazio. Sukcesa plenumo de la finaj tutgrekiaj ekzamenoj rajtigas je studado en la universitatoj de la lando. AntaÅ la ekzamenoj la lernanto devas plenigi formularon, en kiu necesas en listo de prioritatoj elekti la deziratajn universitatojn. Se la punktonombro de la ekzamena rezulto ne sufiĉas por la universitato de unua prioritato, oni kontrolas, ĉu eble Äi sufiĉas por tiu de la dua aÅ tria prioritato.
[redaktu] La hodiaÅaj liceoj en aliaj landoj
En Francio, Luksemburgio, Italio kaj Pollando gimnazioj, do antaÅ-universitataj mezlernejoj, kies fina ekzameno estas la abituro, nomiÄas lycée (france), liceo (itale) aÅ liceum (pole).
AnkaÅ en Turkio mezlernejo, kiu kvalifikigas por studado ĉe universitato, nomiÄas lise, kies origino estas la franca vorto lycée.
En Germanio la vorto liceo por lernejoj uziÄis Äis la jaro 1945, sed kompreniÄis en diversaj kontekstoj: en Bavario liceo estis teologia altlernejo, en Virtembergo estis lernejo, kiu kvalifikigis por posta lernado en gimnazio, kaj en Prusio estis gimnazio por knabinoj.