Ligurujo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Ligurujo
Ligurujo Liguria |
|
kodo: | LIG |
---|---|
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 5.410 km2 |
Ĉefurbo: | Genova |
Loĝantaro: | 1.610.134 loĝ. |
Loĝdenso: | 298 loĝ./km2 |
Provincoj: | Genova, imperia, La Spezia, Savona |
Komunumoj: | listo de 235 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 07 |
Presidanto: | Claudio BURLANDO 4/4/2005 |
Retpaĝo: | oficiala paĝo |
Ligurujo (itale Liguria [liGUrja]) estas marborda regiono de nordokcidenta Italio, kaj la tria plej malgranda regiono de Italio. Ĝi samlimas okcidente kun Francio, norde kun Piemonto, nordoriente kun Emilio-Romanjo kaj oriente kun Toskanio. Ĝi situas borde de la Ligura maro, kiu estas parto de la pli granda Tirena maro.
La regiono areas 5421 km² kaj enhavas 1.622.578 loĝantojn (laŭ la nombrado de 2001) kaj 235 komunumojn.
La liguria marbordo ĝuas mildan maran klimaton, se oni komparas kun la kontinenta klimato de la valo de Pado, nur malmultajn kilometrojn pli norde; dum januaro, Ĝenovo atingas mezan temperaturon de cirkaŭ 8-10°C, sen frosto, kiu nur okazas tra la landinternaj montoj. Somere mezaj temperaturoj estas cirkaŭ 24–25°C. La pluvo povas iam esti tre abunda; la montoj tre proksimaj de la marbordo facile estigas pluvon, tial Ĝenovo povas atingi eĉ 2000 mm de pluvo per jaro; aliloke tamen oni atingas nur la normalajn pluvkvantojn de la mediteraneaj regionoj (500–800 mm). Estas notinde ke, malgraŭ la granda loĝdenseco, duono de la regiona areo konsistas el arbaroj.
La nomo Liguria estas praantikva, kaj devenas de antaŭ la romia epoko.
La regiona ĉefurbo estas Ĝenovo. La regiono enhavas kvar provincojn: Ĝenovo, La Spezia, Imperia kaj Savona.
Aliaj gravaj urboj: San Remo, Ventimiglia (kiel multaj trajnoj el Francio haltas), Rapallo, Portofino, Sarzana.
Eŭropo | Italio | |
Abruzo | Aosta Valo | Apulio | Basilikato | Emilio-Romanjo | Friulo-Venecio Julia | Kalabrio | Kampanio | Latio | Ligurujo | Lombardio | Markioj | Moliso | Piemonto | Sardio | Sicilio | Toskanio | Dosiero:Flag of Trentino-Alto-Adige.png Trentino-Supra Adiĝo | Umbrio | Veneto |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.regione.liguria.it
- http://www.liguriainrete.it
- http://www.italianvisits.com/liguria
- http://www.provincia.sp.it
- http://www.liguriapocket.com/eng/home.aspx
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |