Lingva purismo
El Vikipedio
Lingva purismo estas la tendenco anstataŭi en iu lingvo ĉiujn vortojn de alilingva deveno per vortoj ekzistantaj en tiu lingvo aŭ nove formitaj el ties vortmaterialo.
Lingvo en kies evoluo purisma strebado jam dum jarcentoj ludis gravan rolon estas la islanda.
Purismo foje estas komprenata pli larĝe: kiel emo forigi el lingvouzo ĉion, kio kontraŭas la postulojn de literatura lingvo (sintaksaj eraroj, mallogikaĵoj ktp.).