Literatura Foiro
El Vikipedio
Literatura Foiro estas kultura revuo en esperanto, La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.
La revuo estis fondita de la literatura rondo "La Patrolo" en Milano, 1970. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte), kaj atingis la 200an numeron en decembro 2002. La ĉefredaktoroj de LF estas: Giorgio Silfer (1970-1980), Perla Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonĉovski (1996 ĝis nun). Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro.
Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze.
Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si la plej interesajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado "Raŭmismo" kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito, Civito de Esperantio.