Vikipediisto:Livajo
El Vikipedio
Vikipedio:Babel | ||
|
||
|
||
|
||
|
Saluton. Mi nomiĝas Livajo (esperantigo de mia anglalingva nomo Levi) kaj estas studento de lingvistiko ĉe universitato. Mi naskiĝis antaŭ dudek jaroj en la subŝtato de Novjorkio en Usono, kie mi loĝas ankoraŭ.
Miaj interesoj inkluzivas la lingvistikon (kompreneble, kiel lingvistikstudento), Esperanton (ankaŭ kompreneble, kiel Esperantoparolanto), la filozofion, la anarĥiismon, kaj la naturon.
Min interesas redakti ĉe la Vikipedio ĉar mi volas plibonigi mian Esperanton kaj mi ĝuas kontribui al (kaj legi el) ĉi tiu libera sciaĵaro. (Vi ja pravas! bonvenon en tiu libera sciaĵaro, kaj kontentigan kunlaboron bondeziras al vi Vikipediisto:Eliott.)
Salutas vin Vikipediisto:Razilklingo kaj deziras al vi bonan ĝuon en Vikipedio, se vi estas verkema. Ĉiam pridubu lingvaĵon de aliaj:)
[redaktu] Vikipediumo
Kara Livajo, vi ja pravas: vikipediumi estas superbona rimedo por plialtigi sian lingvonivelon! Vikipediisto:Brianwoodrow
[redaktu] Iraka flago
En la artikolo "Irako", vi malaperigis la "malnovan flagon" kaj enmetis la novan, kiun Usono provis enkonduki.
Sed se vi bonvolas viziti la retpaĝon de la iraka embasado en Usono - http://www.iraqiembassy.org/ - vi vidas ke eĉ la por-usona iraka registaro rifuzas uzi tiun novan flagon; tie videblas nur la antaŭa.
Do bonvolu restaŭri la antaŭan bildon, mi petas. Gunnar Gällmo 6. Jul 2005 13:09 (UTC)
- Mi ne sciis tion, kaj mi tuj ŝanĝos la paĝon. Dankon! Livajo 6. Jul 2005 14:56 (UTC)