Lordi
El Vikipedio
Lordi estas rok-grupo de Finnlando kiu kantas en finna lingvo sed pli ofte en la angla lingvo. La vestaĵoj de la anoj ludas pli gravan rolon ol ĉe aliaj rok-grupoj ĉar la membroj de Lordi ĉiam aperas en kostumoj de monstroj. La grupo famiĝis pro sia venko en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2006.
Enhavo |
[redaktu] Membroj
- "Mr. Lordi" ( - kantisto
- "Amen" - gitaristo
- "Ox" - basisto
- "Awa" ( - klavaristino, antaŭa ano de la esperanta grupo Dolchamar.
- "Kita" - drumisto
[redaktu] Citaĵoj
- Se vi ne ŝatas ĝin (la muzikon), forigu ĝin.
- Se vi ne aĉetas albumon, kiun vi ŝatas, vi mortigas la muzikon kiun vi ŝatas.
- La infanoj ŝategas nin. Ni aspektas kiel iliaj ludiloj. (20-a de majo 2006)
Citaĵoj de la kantisto de la grupo.
[redaktu] Diskografio
[redaktu] Albumoj
- Get Heavy (2002)
- The Monsterican Dream (2004)
- The Monster Show (hibrida albumo de "Get Heavy" & "Monsterican Dream" por reklamado en la Unuiĝinta Reĝlando) (2005)
- The Arockalypse (2006)
[redaktu] Unuopaj diskoj
- Would You Love a Monsterman? (2002)
- Devil is a Loser (2003)
- Blood Red Sandman (EP) (2004)
- My Heaven is Your Hell (2004)
- Hard Rock Hallelujah (2006)
[redaktu] Filmetoj
- Devil is a Loser ("Diablo estas perdisto")
- Would You Love a Monsterman ? (Ĉu vi amus monstron?)
- Blood Red Sandman
- Hard Rock Hallelujah