Louis Félix Marie Franchet d'Esperey
El Vikipedio
Louis Félix Marie Franchet d'Esperey (25-an de majo 1856 en Mostaganem, Alĝerio; 3-an de julio 1942 en Albi) estis franca generalo ka pli poste marŝalo de Francio.
[redaktu] Biografio
Franchet d'Esperey naskiĝis kiel filo de franca kolonia oficiro kaj finstudis em oficira lernejo de St. Cyr en 1876. Poste li soldatservis en Indoĉinio, en Ĉinio dum la boksera ribelo de 1900 kaj en Maroko.
Post komenciĝo de la unua mondmilito, en 1914 li komandis korpuso de la franca armeo dum la batalo de Charleroi. Inter marto de 1916 kaj majo de 1918, komandis li du armeajn korpusojn de la franca armeo.
Post la grava malvenko en batalo de Chemin des Dames, konata ankaŭ kiel tria batalo ĉe Aisne, oni fortiris lin el la fronto de Francio kaj agadis plu kiel ĉefkomandanto de la aliancaj trupoj sur la Balkano.
Tie komenciĝis la 29-an de septembro 1918 granda ofensivo kontraŭ la axustraj-huhngaraj kaj bulgaraj trupoj, kiuj devigis Bulgarion forlasi la militon. Li eluzis la sukceson de la ofensivo kaj komencis rapidan penetron tra la Balkano, kiu finiĝis antaŭ la hungar limo.
Louis Félix Marie Franchet d'Esperey estis nomumita la 19-an de februaro 1921 al marŝalo de Francio. La 1-an de novembro 1930, li iĝis membro de la Franca Akademio.