Luciano Berio
El Vikipedio
Luciano BERIO (naskiĝis la 24-an de oktobro 1925 en Oneglia [nun Imperia], Italio; mortis la 27-an de majo 2003 en Romo, Italio) estis itala komponisto. Li estas notita pro lia eksperimenta verko (precipe lia 1968-9 komponaĵo Sinfonia [esperante Sinfonio] por voĉoj kaj orkestro) kaj lia vojmontra verko kun elektronika muziko.
Enhavo |
[redaktu] Frua vivo
BERIO naskiĝis kaj elkreskis en kampara Italio, la filo kaj nepo de orgenistoj kaj komponistoj. Pro tio, li ricevis bonan kaj fundan trejnado hejme. Dum lia juneco, li estis lerta pianisto, sed vundo al la dekstra mano, ke li ricevis dum lia unua tago de milita trejnado, finis lian prezentan karieron. Do, li koncentris en komponaĵo, kaj BERIO iĝis unu de la plej fekundaj komponistoj de la malfrua 20-a jarcento.
[redaktu] Liaj studoj
Li unue studis al la Milana Konservatorio, kaj tie li ricevis lian unuan sperton kun samepoka muziko. Unue, li perceptis, ke ĉi tia muziko estas konfuza (speciale Pierrot lunaire [Lunfrapita Pieroto] far Arnold Schönberg), sed li rapide lernis samepokajn muzikteorion kaj komponteknikojn kun la komponisto Giorgio GHEDINI, precipe instrumentadan teorion.
[redaktu] Ĉefaj verkoj
- Circles [Cirkloj] por ina voĉo, harpo, kaj 2 perkutistoj (1960), kun teksto far e.e. CUMMINGS
- Nones [Nonoj] (1954), lia unua maĵora verko por orkestro
- lia serio de Sequenze [Sekvencoj], tre malfacilaj kaj virtuozaj solverkoj
- Sequenza I por fluto (1958)
- Sequenza II por harpo (1963)
- Sequenza III por voĉo (1965-6)
- Sequenza IV por piano (1965-6)
- Sequenza V por trombono (1966)
- Sequenza VI por aldo (1967)
- Sequenza VII por hobojo (1969)
- Sequenza VIII por violono (1976-7)
- Sequenza IX por klarneto (1980)
- Sequenza IXb por aldsaksofono (1981)
- Sequenza X por trumpeto kaj resonanco de piano (1984)
- Sequenza XI por gitaro (1987-8)
- Sequenza XII por fagoto (1995)
- Sequenza XIII por akordiono (1995-6)
- Sinfonia [Sinfonio] por 8 amplifaj voĉoj kaj orkestro (1968-9), lia plej populara verko
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Luciano Berio (angle)
- Dietro il Labirinto: Luciano Berio (itale)
[redaktu] Bibliografio
- OSMOND-SMITH, David. "Berio, Luciano." Grove Music Online, redaktita far L. MACY. [1] (angle)