Lucida sonĝo
El Vikipedio
Lucida sonĝo estas sonĝo en kiu ni scias, ke ni sonĝas. Ofte okazas, ke homo, kiu sonĝas lucide, povas influi la enhavon de la sonĝo.
La ekzisto de lucidaj sonĝoj estas science pruvita.
Kelkaj, ĉefe mistikuloj, nomas "lucidaj sonĝoj" eblajn elirojn de la spirito el la korpo, kiel sinonimon de spirita projektado, spirita etendo aŭ astra vojaĝo.
La francano Hervey de Saint-Denys (kromnomo de Marie Jean Léon le Coq), skribis je 1867 libro pri la temo: "La sonĝoj kaj kiel controli ilin" (france "Rêves et les moyens de les diriger"). Tamen la vortojn "lucida sonĝo" unuafoje uzis "Frederick van Eeden" (holanda psikiatro) en studo publikigita en 1913.
Personon, kiu havas tiajn sonĝojn oni nomas "sonĝonaŭto". Eblas fari ekzercojn por havi lucidajn sonĝojn. Oni diras ke dum la infanaĝo, ĉiuj kapablas esti lucida dum sonĝo. Sed estas kutime perdi ĉi tiun kapablecon kaj forgesi ĝin en malmulte da jaroj.
En psikoterapio, la lucidaj sonĝoj pro sia pruvita utileco, estas uzitaj por kuraci traŭmaton,