Lucija Borčić
El Vikipedio
Lucija BORČIĆ (n. 26-an de julio 1921 en Podšpilje, insulo Vis) estis kroata esperantistino. Librotenisto kaj administratoro. Dum 20 jaroj, antaŭ la emeritiĝo, oficejestro de la Plastikarta asocio por Kroatio. Esperantistiĝis en Zagreb en 1940. Ekde 1946 aktivas en la Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagreb, kie ŝi plenumis la funkciojn de komitatano, kasisto, sekretario kaj prezidanto kaj laŭ la propra rekta metodo gvidis plurajn elementajn, konversaciajn, progresigajn kaj lingvajn kursojn, prelegis, aktoris, lektoris. En Kroatia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio plenumis la funkciojn de dua sekretario kaj membro de la Ekzamena komisiono. En 1953 kunorganizis la 38-an Universalan kongreson de Esperanto en Zagreb plenumante plurajn funkciojn. Ekde 1952 el la kroata tradukas al Esperanto kroatan prozon kaj poezion kaj ekde 1977 verkas originale en Esperanto.
Libroforme aperis la tradukoj de: Antun Šimunić (“Elprovado de amo”, 1985), Stjepan Planić (“Loĝkulturo”, Osijek, 1985), Edvard Kardelj (“Socialisma memmastrado”, Sarajevo, 1986), Ante Vladisavljević (“Vestokulturo”, Osijek, 1987), Yüksel Söylemez (el la angla, “Amo estas taso da kokidsupo”, Zagreb, 1994), Mile Prpa (“Reĝo de l’ leonoj”, Zagreb, 1993 kaj “Elemento de l’ elementoj”, Zagreb, 1995), Pero Čimbur (“Mi resanigis PPPetron”, Eldonejo H. Schicke, Germanio, 1995), Vesna Parun (“La bluoj” - poemaro, Zagreb, 1999). Kuntradukis la verkojn: “Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj” (JEL, Ljubljana, 1953), “Kroatia poezio” (IKS, Zagreb, 1983), “Kantoj de l’ silento” (de Zora Heide, Stockholm, 1984), “Soifo” (de Ivo Andrić, ELBIH, Sarajevo, 1988), “Moderna bosnia-hercegovina novelo” (Sarajevo, 1989), “Poemaro de kroatoj en Hungario” (KEU, Zagreb, 1992), “Izolulo” (poemoj de kroataj poetoj tradukitaj el Esperanto en dek kvin lingvojn, Zagreb, 1993), “Antologio de kroataj unuaktaj dramoj” (KEL, Zagreb, 1997), “En tiu terura momento” (KEL, Zagreb, 1998), “Barkoj el akvo - elektitaj kroataj noveloj” (IKS, Zagreb, 1998). Tradukoj el Esperanto al la kroata: “Unutra i vani” (M. Boulton, aperinta en “Sve dugine boje”, IKS, Zagreb, 1988). Tradukis kvar prospektojn pri la urbo Zagreb. Originalaj Esperanto-poemoj aperis en: “Kroatia Esperanto-poemaro” (IKS, Zagreb, 1991), “Jubilea versgirlando” (ZEL, Zagreb, 1990). Unuopaj originalaj kaj tradukitaj poemoj aperis en “La Suda Stelo”, “Tempo”, “Voĉo”, “Velo”, “Kroata esperantisto”, “Monato”, “Fonto”, “Literatura foiro”, “Esperanto en Skotlando”, “Sennacieca revuo”. Per artikoloj kontribuis al “La Suda Stelo”, “Esperanto”, “Heroldo de Esperanto”, “El popola Ĉino”, “Tempo”, “Voĉo”, “Heliko”. Redaktis la lingvajn rubrikojn en “Voĉo” kaj “Tempo”. lektoris la revuojn “Voĉo”, “Tempo”, “Kroata esperantisto” kaj plurajn verkojn kaj Esperanto-tradukojn de kroataj kaj makedonaj esperantistoj. Post la forpaso de Marinko Gjivoje finredaktis la “Leksikonon de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj” (1985). Ŝia originala poemaro “Pulsas la viv’“ aperis en 2001 (IKS, Zagreb). Ricevis Premion “Clelia Conterno” por poezio 1985 pro la poemo “Artist’ blua”. Plurjara membro kaj delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj membro de Esperantista Verkista Asocio. Dum kelkaj lastaj jaroj okupiĝas pri kompilado de grandampleksaj vortaroj Esperanto-kroata (la manuskripto havas pli ol 1000 paĝojn) kaj kroata-Esperanta.