Ludoviko Mimoo
El Vikipedio
Ludoviko Mimoo, naskighinta 1913, mortis 1986, estas la esperantigita nomo por Luis Mimo Espinalt.
Li estas ĉefe en Esperantujo konata kiel gramatikisto kaj iniciatinto de la Analiza Skolo. Liaj ideoj pri Fundamentkonforma Esperanto oni povas ĉerpi el siaj eldonaĵoj pri gramatikaj demandoj kaj liaj respondoj.
Liajn rezultojn transprenis Rikardo Ŝulco, kiu pli perfektigis kaj defendis la Analizan Skolon kaj zorgis per diversaj publikaĵoj, ke la Esperantistaro ne forgesu, ke la Fundamento de Esperanto estas baza kodo por vera Internacia Lingvo sen dialektoj.
[redaktu] Verkoj kaj tradukoj
- Perfekteco de la Esperantaj verboj. [Sabadell] Eld. Moreno Medrano: [1961].- 57 p.
- Decidaj argumentoj. Postparolo kaj studo pri la participoj. Komplementoj al la verko Perfekteco de la Esperantaj verboj. [Sabadell] Eld. Moreno Medrano: [1963].- 18 p.
- Kompleta lernolibro de regula Esperanto. Analiza Skolo. [Sabadell] Eld. la aŭtoro: [1973].- 191 p.
- Esperanto por la jaro du mil. (Analiza Skolo). [Sabadell] Eld. la aŭtoro: [s.j.].- 217 p.
- Kompleta lernolibro de regula Esperanto. Analiza Skolo. Komplementa volumo. [Paderborn] Eld. Esperanto-Centro: [1989].- 163 p.