Lufthansa
El Vikipedio
La entrepreno Deutsche Lufthansa AG, mallonge Lufthansa [LUFT-hanza], estas la plej granda aviada kompanio de Germanio. La kompania sidejo estas Kolonjo, sed la "hejma flughaveno" estas Frankfurt. Ĉar ties kapacitoj trakti aviadilojn ne sufiĉis, oni nomis duan centran flughavenon de Lufthansa tiun de Munkeno - plej multaj internaciaj flugoj de Ludthansa do alvenas en unu el tiuj du urboj kaj naciaj flugoj plutransportas la pasaĝerojn al aliaj urboj, ekzemple la ĉefurbo Berlino. Post kiam Lufthansa transprenis la nacian aviadilan kompanion de Svisio, Swiss, la flughaveno Zürich estos la tria centro por internaciaj flugoj, la unua ekster Germanio (centra regiona flughaveno de Swiss estas Ĝenevo). La entrepreno estas fonda membro de la aviadila ligo Star Alliance. Dum 2005 en la kompanio laboris 91.364 dungitoj.
La entrepreno estas inter la plej grandaj siaspecaj en la mondo: Dum 2004 ĝi en internaciaj flugoj transportis pli da pasaĝeroj ol iu alia membro-kompanio de la internacia aviada asocio IATA, kaj ankaŭ transportis pli da varoj ol iu alia konkurenca entrepreno. Dum 2005 51,3 milionoj da klientoj flugis per Lufthansa, sed la kvanto da transportitaj varoj pro la malforta konjunkturo malaltiĝis gis "nur" 1 736 000 tunoj da varoj.
La flugoj de Lufthansa havas la IATA-mallongigon LH aŭ la numeron 220, kiu estas la komenco de ĉiu bileta numero. La ICAO-mallongigo por la entrepreno tamen estas DLH. En internaciaj konektoj, la flugoj AL Germanio havas ne-parajn numerojn, kaj tiuj DE Germanio parajn numerojn.
[redaktu] Ligilo
- Oficiala paĝaro (germane kaj angle)