Luigi Giambene
El Vikipedio
Luigi GIAMBENE [ĝambene] (naskiĝis la 26-an de novembro 1866 en Romo; mortis la 29-an de junio 1944 en Romo) estis itala esperantisto, doktoro teologia, katolika pastro, monsinjoro, profesoro de hebrea kaj greka lingvoj en Universitato de Propaganda Fide.
Li estis esperantisto de 1902, pioniro en Romo, kie li fondis en 1905 Esperanto-societon kaj en 1919 kunfondis Roman Esperanto-Instituton. Li verkis italan-esperantan vortaron (1907), gramatikon kaj antologion Tra la Esperanta literaturo. En 1908 li redaktis Roman Esperantiston. Li gvidis kursojn, verkis artikolojn kaj paroladis pri Esperanto.
[redaktu] Ekstera ligilo
- Biografieto, dokumentoj kaj foto (en Esperanto)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |