Lumbriko
El Vikipedio
Lumbriko (science: Lumbricus) aŭ tervermo estas genro el familio lumbrikedoj (Lumbricus), ordo de oligoĥetoj, klaso de anelidoj. Ĝi estas relative granda vermo vivanta en tero, surtere videbla post pluvo.
[redaktu] Specoj
- Lumbricus rubellus kutime havas longon de 25 ĝis 105 mm kaj havas 95 ... 120 erojn.
- Lumbricus castaneus kutime havas longon de 30 ĝis 70 mm kaj havas 82 ... 100 erojn.
- Lumbricus terrestris kutime havas longon de 90 ĝis 300 mm kaj havas 110 ... 160 erojn.
- Lumbricus festivus kutime havas longon de 48 ĝis 108 mm kaj havas 100 ... 143 erojn.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Vermo