Lumeno
El Vikipedio
Lumeno estas mezurunuo de lumflukso en SI montranta la lumkvanton dum unu sekundo el lumfonto de unu Hefner-kandelo. Laŭ difino, ĝi estas lumvolumeno de elradianta lumo el homogena punktofonto kun lumforto de unu kandelo al steradiano (steradiano estas unuo de la spacoangulo).
Se la lumfonto radias kun lumforto de I en spacoangulo de dω, tiam la tuta lumkvanto Q:
Se ekzemple izotropa lumfonto radias kun 1 kandelo, tio estas 1 lm je 1 sr elradias, oni ricevas la lumflukson per sumigo (integralo) de lumforto tra tuta spaco, kiu ĉirkaŭas la lumfonton: , tio estas ĉ. 12,566 lm.
Ekzemploj:
inkandeska lampo (100 vattoj) | 1400 lumenoj |
lumtuboj (30 vattoj) | 1600 lumenoj |
videoprojektilo | 800-2000 lumenoj |
blanka 1W-LED | ĉ. 30 lumenoj |
doma kandelo | 10 lumenoj |
vidu: lukso