Maĉeto
El Vikipedio
Maĉeto estas tranĉilego, kies klingo estas 50-60 cm, ĝenerale. Oni uzas maĉeton por tranĉi mezgrandajn trunkojn kaj branĉojn, kiel sukerkanojn kaj ĝangalaj arbedoj por malfermi vojojn. Oni ofte uzas ĝin kiel armilon, ĉefe en Latinameriko kaj Afriko. La moderna maĉeto venis el mezepoka falkiono (tipo da glavo), kaj tre similas al ili.
Kanzono brazila diras ke "manĉeto estas armilo de malriĉuloj". Tio okazas en preskaŭ ĉiuj tropikaj landoj, ĉar tie, preskaŭ ĉiuj homojn havas manĉeton. Ĝi estis armilo de haitiaj Tonton Macoute. En Brazilo, manĉeto estas persona armo ĉefe en Amazonio kaj Suda Rio-Grando, sed oni preferas falĉilon kiel armilo por ribeloj kaj kiel personaj armiloj fiŝtranĉilon en Nordoriento pugnardojn en aliaj partoj. La Centro de Instrução de Guerra na Selva - CIGS (Instrua Centro pri Ĝangala Milito) de Brazila armeo kreis manĉeton por moderna milito.Brazila armeo].
En multaj popolaj ribeloj, kiel en la milito por sendependo de Kubo kaj en la milito por sendependo de Angolo, maĉeto estis grava armilo de ribelantoj. Pro tio, en flago de Angolo estas maĉeto.
En Brazilo, oni uzas manĉeton eĉ en kelkaj folkloraj dancoj, kiel Dança dos facões (danco de manĉetoj) en Suda Rio-Grando kaj Maculelê, simila al Capoeira, en Bahio.