Maksimiliano Blassberg
El Vikipedio
Maksimiliano BLASSBERG, polo, kuracisto en Krakovo. Naskiĝis en la 28-a de aprilo 1875. Aŭtoro de pli ol 60 medicinaj verkoj en lingvoj pola, germana kaj Esperanta. Esperantisto de 1912. Kelkajn jarojn estrarano de Esperanto-Grupo. Ĉefa Esperanta agado sur profesia kampo. Estis prezidanto de TEKA kaj ĝia honora ano. Artikoloj en la antaŭmilita Kuracisto, Internacia Medecina Revuo, Esperanto, Literatura Mondo.